Kronikisto

Dedicatio de Annalium Boiorum libri septem, kun portreto de Ioannes Aventinus, 1554.

La termino kronikisto estas aludo al la verkisto kiu kolektas kaj redaktas historiajn aŭ aktualajn faktojn, en la literatura ĝenro nomita kroniko. En kelkaj okazoj, kronikisto okupas oficialan postenon kies tasko estas plenumi tiajn funkciojn tre ofte proksime de altrangaj sociaj aŭ politikaj niveloj. Ĝis la epoko de la Klerismo, kronikisto estis ekvivalento de historiisto ĉar priskribas kronologie faktojn memorendajn, sed jam la metio de historiisto havis signifon diferencan disde kronikisto pro sia studo de la pasinteco, dum kronikisto tendencas al la registro de la estanteco. Poste, la uzado de la termino kronikisto referencis al ĵurnalistoj kiuj redaktas kronikojn kiel ĵurnalisma ĝenro aŭ al la praktiko de la historio ne profesie, tio estas, ekster la akademiaj medioj kaj la universitataj titoloj. Ofte kronikistoj agadas en la kadro de lokaj niveloj, municipoj, urboj, distriktoj. asocioj ktp.


Developed by StudentB